Interstate 5

Interstate 5 (aŭ esperante Interŝtato 5) estas Interŝtata Ŝoseo en la Okcidenta marbordo de Usono. Ĝi kuŝas paralele al la Pacifika Oceano, kun suma longeco de ĉirkaŭ 2200 kilometroj (1400 mejloj). La suda fino estas en San Diego, Kalifornio, kaj la norda fino estas en Blaine, Vaŝingtonio. La plej grandaj urboj, kiuj situas proksime al la ŝoseo, inkluzivas San Diego, Los-Anĝeleso, Sakramento, Portlando kaj Seatlo.

Mapo de Ŝoseo 5 (en ruĝa)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy